Harald Scharff | ||
---|---|---|
![]() Harald Scharff en la rolo de Gennaro en la baleto de August Bournonville nome Napoli, 1860
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de februaro 1836 en Kopenhago | |
Morto | 3-an de januaro 1912 (75-jaraĝa) en Roskilde | |
Ŝtataneco | Danio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto baleta dancisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Harald SCHARFF (20a de Februaro 1836 - 3a de Januaro 1912) estis dancisto asocia kun la Reĝa Dana Teatro en la mezo de la 19a jarcento kiu sukcedis al August Bournonville kiel ĉefa dana baleta maskla dancisto post la retiriĝo de tiu lasta el la scenejoj. La fizika beleco de Scharff kaj lia flamarda dancostilo havigis al li grandajn laŭdojn, kaj lia ludado en la Florfestivalo de Genzano kaj en Napoli de Bournonville estis sukcesegoj.
Scharff estis intima amiko (eble amanto en la komenco de la 1860-aj jaroj) de la poeto Hans Christian Andersen. La fabelo de Andersen nome "La neĝulo" ŝajne estis inspirita de tiu rilato. Scharff unuafoje renkontiĝis kun Andersen kiam tiu lasta estis kvindekjarulo. Ambaŭ estis, almenaŭ, tre proksimaj amikoj dum ioma tempo kaj Andersen klare entuziasmiĝis. Malfacile oni povas diri ĉu tiu rilato estis vere ankaŭ seksa, kvankam la taglibroj de Andersen tion sugestas.[1] Scharff ofte vespermanĝis sole kun Andersen kaj lia donaco de arĝenta dentobroso al la poeto en lia kvindek-sep naskiĝtago markis ties rilaton kiel nekredeble proksima.[2]